USER
System: You are a JSON assistant. You only reply in valid JSON and never in normal text. Provide a difficulty rating for the video information outlined below. I would like a single "result" value that is a float between 0 and 1. Here are the difficulty score categories:
0.0 - Absolute Beginner: The material features very basic vocabulary and simple phrases, accompanied by clear visuals and context. This is perfect for someone with no knowledge of the target language.
0.3 - Beginner: The content consists of straightforward sentences and familiar vocabulary. It may include some visual support and context to aid comprehension.
0.5 - Intermediate: This level presents more intricate sentences and a wider range of vocabulary. Some idiomatic phrases might be included, necessitating a bit more prior knowledge.
0.6 - Upper Intermediate: The material incorporates specialized vocabulary and concepts relevant to specific fields. Viewers should have a solid understanding of the target language to fully grasp the content.
0.8 - Advanced: The video employs sophisticated vocabulary and complex sentence structures. It may feature nuanced discussions that require a strong proficiency in the language.
1 - Very Advanced: The content is designed for fluent speakers, containing specialized terms and concepts that may not be well-known even to all native speakers.
Assistant: Title: Kiel oni hejmigis hundojn
Caption: Hundoj kaj homoj estas interesa paro.
Ne estas memevidente
ke parenco de harstarigaj lupoj iĝus nia plej bona amiko.
Por tio necesis tempo kaj bona komunikado.
La unuaj kanisoj,
la plej proksimaj parencoj de hejmigitaj hundoj,
unue aperis en Nordameriko antaŭ ses milionoj da jaroj.
Ili atingis aliajn kontinentojn
per la Beringa Terponto kaj poste la Istmo de Panamo.
Hodiaŭaj kanisoj estas hundoj, lupoj, ŝakaloj kaj kojotoj.
Pli foraj parencoj estas interalie vulpoj.
Ili estas veraj ĉasistoj.
La kruroj estas proporcie multe pli longaj ol tiuj de katoj
kaj ili povas kuri rapide kaj senpaŭze.
Tio estas utila en herbejoj,
kie ili ne povas kaŝi sin kaj surprizi la predon.
Multaj kanisoj ĉasas en grupoj,
kio signifas ke ili povas ataki pli grandajn predojn kiel hufulojn.
Pro tio ke iliaj piedoj estas adaptitaj al kurado,
ili ofte uzas la buŝon por ataki.
Kvankam kanisoj estas tre efikaj predantoj,
ili manĝas ne nur viandon.
Ili havas multajn dentojn kun malsamaj formoj,
kiuj taŭgas por kaj viando kaj plantoj.
La ekzakta dieto dependas de la specio kaj la medio.
Eble la plej interesa evento en la historio de kanisoj
estas la hejmigado de sovaĝaj lupoj, kiuj malrapide iĝis hundoj.
Oni jam dum longa tempo diskutas pri kiel tiu hejmigado okazis.
Antaŭe oni pensis ke homoj aktive malsovaĝigis lupojn.
Tre interesa, sed falsa, teorio estis ke homoj ŝtelis iliajn idojn kaj mem vartis ilin.
La ekzakta historio verŝajne neniam tute elfosiĝos,
sed hundoj verŝajne mem alproksimiĝis al homoj.
Lupoj kaj iliaj parencoj ankoraŭ nutras sin per homaj rubaĵoj,
do tio povus esti grava faktoro.
La rubaĵoj ne estas tiom bonkvalitaj kiel freŝa predo,
sed ili estas relative facile kaj sekure akireblaj.
En tempoj de malabundeco,
la lupoj kiuj malpli timis homojn verŝajne pli facile travivis.
Tiel lupoj komencis ekfidi homojn.
Dum multaj generacioj
iliaj metodoj de komunikado adaptiĝis,
por ke ili povu kunlabori kun homoj kaj esti nutrataj.
Dum lupoj iĝis hundoj,
ankaŭ ilia aspekto ŝanĝigis.
Ili estas malpli grandaj,
svingas la voston kaj la oreloj pendas.
Tio povas parte esti la rezulto de homa selektado,
sed ekzistas ankaŭ genetikaj faktoroj.
Junaj lupoj estas malpli timidaj ol plenkreskaj lupoj.
Tio signifas ke lupoj
kiuj malfrue maturiĝas malpli timas homojn.
Ju pli la hejmigado progresis,
des pli malfrue la lupoj maturiĝis,
ĝis ili komencis konduti sin kiel grandaj lupidoj.
Por esplori pri hejmigado,
en 1959
Dmitri Beliáyev komencis eksperimenton en Novosibirsk, Siberio.
Mallonge poste envolviĝis Ljudmila Trut,
kiu ankoraŭ gvidas la laboron hodiaŭ.
Dmitri sciis ke multaj hejmigitaj bestoj havas similajn trajtojn,
kiuj nomiĝas la hejmiga sindromo.
Temas pri pendantaj oreloj,
kolorvariaĵoj,
malpli granda cerbo kaj mallonga nazo.
La hipotezo de Dmitri estis ke la trajtoj de la hejmiga sindromo estas genetike ligitaj al sovaĝeco
kaj ke oni nur bezonas selekti la bestojn kun malpli sovaĝa konduto.
Por testi la hipotezon,
ili bredis vulpojn selektante la malplej sovaĝan dekonon de la bestoj.
Ili kreis fiksajn kriteriojn por juĝi malsovaĝan konduton kiel eble plej objektive.
Post nur ses generacioj
la vulpoj lekis iliajn manojn kiel hundetoj
kaj svingis la voston kiam ili alvenis.
Unue nur eta parto de la vulpoj faris tion,
sed hodiaŭ granda plejparto agas tiel.
En la sekvantaj jaroj, ankaŭ la ekstera aspekto kaj la hormonoj de la vulpoj ŝanĝiĝis.
La eksperimento ja ricevis kritikojn.
Ekzemple ke la vulpoj jam estis iomete hejmigitaj antaŭ la komenco de la bredado.
Malgraŭ la kritikoj,
ĝi restas unu el la plej gravaj longdaŭraj eksperimentoj pri hejmigado ĝis nun.
La lasta paŝo en historio de hundoj estas la kreado de variaĵoj.
Dum jarmiloj ekzistis diferencoj inter malsamaj populacioj de hundoj,
sed tiuj ne estis tiom ekstremaj kiel hodiaŭaj normigitaj hundrasoj.
Multaj el tiuj hundrasoj kreiĝis dum la lastaj kelkaj jarcentoj
kaj ofte ili havis specifan taskon.
Ekzemplo estas la melhundo,
kies etaj piedoj kaj longa korpo estas perfektaj por fosi kaj eniri tunelojn de meloj
kaj aliaj bestoj.
Hodiaŭ ankoraŭ ekzistas homoj kiuj laboras kun hundoj,
kiel policistoj, kiuj uzas iliajn superajn nazojn por trovi drogojn.
La plej grava tasko de hundoj tamen, estas esti amata.
Ili estas bredataj por ke homoj loĝu kun ili kiel parto de la familio.
La malhela flanko de tio estas ke oni bredas rasojn nur por ke ili aspektu bele,
eĉ se tio malbonas por ilia sano.
Konata ekzemplo estas mopsoj,
kies vizaĝo estas tiom plata ke ĝi povas kaŭzi spirproblemojn.
Unu hundo iris en tute alia direkto kaj denove sovaĝiĝis.
La dingo venas de Sud-Orienta Azio
kaj estis enkondukita en Aŭstralio de la Aŭstraliaj aborigenoj kiel hejmbeston.
Nun ĝi estas la plej granda predanto de Aŭstralio
kaj anstataŭigas marsupiulojn kiel tilacinojn.
Ekde la alveno de Eŭopeanoj en Aŭstralio
ĉiam ekzistis konflikto inter bienistoj kaj dingoj.
Tio rezultis je la kreado de la ”Dingo Barilo”,
reto de bariloj kiu estas pli ol kvin mil kilometrojn longa.
Ĝi protektas la ŝafojn kontraŭ la dingoj,
sed ankaŭ la sovaĝajn herbovorojn, kiuj abundiĝas.
Malgraŭ tio ke ili estas rigardataj kiel plago,
la dingo povas malaperi.
Pro tio ke ili reproduktas sin kun hundoj,
ili perdas siajn specifajn ecojn.
Eble baldaŭ veraj dingoj restos nur sur insuloj.
Tio ja montras, ke la rakonto de hundoj ankoraŭ estas verkata.
Description: Niaj plej bonaj amikoj iam estis sovaĝaj bestoj. Lernu kun ni iom pli pri la procezo per kiu danĝeraj lupoj atingis kaj niajn domojn kaj niajn korojn.
Atentu: ĉar ni uzas nur liberajn videojn kaj fotojn, ni ne ĉiam povas trovi la plej taŭgajn materialojn. Tial, komprenu ke kelkfoje ni montras bildojn kiuj eble ne tutekzakte kongruas kun la temo (ekzemple, similaj specioj, konduto aŭ procezo) sed ili utilas por faciligi la komprenon de la teksto.
Muziko: Stars align de The 126ers
Esperanta teamo: Matheus, Siru, Stefan, Karlos’ kaj Frank
Licenco: CC BY 4.0 https://creativecommons.org/licenses/by/4.0/deed.eo
Fontoj:
https://www.thoughtco.com/prehistoric-dogs-1093301
https://www.naturalhistorymag.com/htmlsite/master.html?https://www.naturalhistorymag.com/htmlsite/0708/0708_feature.html
https://www.discovermagazine.com/planet-earth/ascent-of-the-dog
https://evolution-outreach.biomedcentral.com/articles/10.1186/s12052-018-0090-x
https://science.sciencemag.org/content/370/6516/557
https://digitalcommons.unl.edu/vpc14/23/
Ligilaro de videaj kaj fotaj fontoj: https://docs.google.com/document/d/1ncYDycDj4IDkK_vfHVsxOdBbNqJqmo8ymajKCw5VkPM/edit?usp=sharing
Rilataj ligiloj:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Hundo
https://eo.wikipedia.org/wiki/Lupo
https://eo.wikipedia.org/wiki/Hufuloj
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vulpo
https://eo.wikipedia.org/wiki/Herbovorulo
https://eo.wikipedia.org/wiki/Dingo
Ne forgesu aŭskulti nian podkaston en https://anchor.fm/scivolemovideoj kaj viziti la blogon https://scivolemo.wordpress.com/ por plie lerni!
Assistant: